KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Silfium  -  Meksikio  (Silphium)

Eksperimenta postindustria esperanto-muziko

Logotipo silfium500

Silfium (Silphium) faras ĉiujn siajn kreaĵojn libere haveblaj, se vi registras la trakojn sur iu ajn materialo kaj uzas nian proponitan kovrilbildon kiel senprofitajn celojn, vi havas legitiman kopion de nia laboro.
La sono de Silfium estas primitiva, agresema kaj neprofesia, ĝi ne sekvas la nunajn normojn de muzikproduktado nek estas farita por esti komercigita, ni volas kunigi la muzikajn projektojn el diversaj mondopartoj, kiuj celas esprimi sin el la triamonda kunteksto kiel la kasedeldonejoj Nyege Nyege (Afriko), Syrphe (Afriko kaj Azio ĉefe) kaj Noise à Noise (Irano).

 

Bita albumo Ostserĉado

Ostoserĉado Silfium500

Pri la bita albumo Ostserĉado (aŭ "Ostoĉaso") :
laŭ la biblia parto Judaso 1:9, la arkianĝelo Mikaelo kaj Satano disputas la korpon de Moseo kaj Mikaelo kondamnas Satanon esti riproĉita de la Sinjoro dio.
La serĉado de kadavro estas ofta en landoj kiel Meksikio, kie perforto tiom kreskis, ke la nombro da homoj malaperintaj kaj trovitaj mortintoj pliiĝas tago post tago. La disputo pri kadavroj en triamondaj landoj havas du partojn:
la homoj, kiuj serĉas siajn malaperintajn parencojn antaŭ la nesufiĉo de la Ŝtato kaj la perforto de sanga kapitalismo (koncepto de Sayak Valencia), kiu esperas, ke la korpoj neniam estos trovitaj.

La bando konsisto de Silfium en tiu ĉi bita albumo:

Carlos Velazquillo : Tekstoj kaj muziko, voĉoj, klavaro, elektronikaj bruoj, metalaj kaj aliaj feraj objektoj, perkutado, ĝembeo, panhuehuetl (prahistoria amerindiana tamburo), sonregistraĵoj.

Carlos Velazquillo500

Albumkovrilo fare de  Zer0.
Dezajno kaj koncepto de Carlos Velazquillo (www.instagram.com/carolusv6/) ( https://www.facebook.com/carloschattenreiner )  kaj Miri Loto (www.instagram.com/lotomiri/).  Specialan dankon al la muzikisto Armando Bravo el Luma Vorante.

Pri la kantotekstoj: La tekstoj estas verkitaj en Esperanto. La temoj de la kantoteksto traktas socian kritikon, perforton, morton kaj subfosadon. Se vi volas ricevi ĉiujn trakojn senpage, bonvolu skribi al < Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. >; aŭ kontakti la bandon pere de la oficialaj paĝoj :
https://silphium1.bandcamp.com/album/ostser-ado
https://www.reverbnation.com/silphium5
https://soundcloud.com/carlos-velazquillo

 

Arta programo de UK en Montrealo 6a-13a de aŭgusto 2022

Arta programo de UK en Montrealo 6a-13a de aŭgusto 2022.
Arta kunordiganto Linda Le Nepveu (EUROKKA) - Stefano kaj Kristina (muziko)
- Joëlle Rabu kaj Nico Rhodes (kanzono - Pasporto)
- Yves Desrosiers (muzika vojaĝo - Nokta ŝoforo)
- Armel Amiot (svingĵazo - Banĝo Esperanto)
- Gijom' Armide (popkanzono - Stelmani')
- Teatro "1910"

KTP...

Titre

Titre 2

Titre 3

Por ĉi tiu nova albumo, la muzikistoj de Vojaĝo serĉis alian vojon en stilo rilata al la aspiroj de la momento sed kiu ĉerpus el la fontoj de progresiva roko, ĵazroko, mondĵazo, novurba ĵazo (nuĵazo) kaj nuntempa klasika muziko.

Kiel en la unua albumo Planedo nia, la tekstoj de Intergalaksia estas rezolute engaĝitaj al la defendo de la naturo kaj amikeco inter la popoloj.
Vojaĝo denove elektis verki siajn tekstojn en esperanto. Ĉifoje, granda parto estas rezervita por la muziko punktita aŭ per poemoj aŭ per kantoj en esperanto.

Intergalaksia vojagho 500

 

Ni invitas vi malkovri ĉi tiun albumon aŭskultante kaj mendante ĝin ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/vojaĝo.html

 

Spektu la muzikvideon "Okcitana tarantelo" ĉi tie:

Pli Kaj Plu Kovrilo 500px

Unu jaron post sia unua albumeto Memorante Gondolandon, Korvaks ĉi foje revenas kun alia aro da Gondolando-inspiritaj bonaĵoj en Pli kaj plu.

Korvaks (Auckland, Nov-Zelando) liveras 15-trakan albumon kiu daŭrigas lian elektronikan stilon, donante etan plian variecon, eĉ ludante gitaron.

Ni do invitas vin malkovri ĉi tiun duan Kovaks-eldonon, kaj prezentas al vi senpage kaj libere elŝuteblan Pli kaj plu.

La bita albumo estas elŝutebla ekde la 21a de junio 2022 ĉe la albumpaĝo, vidu ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/korvaks.html

 

Muzikvideo "Tagmanĝo" de Korvaks:

 

Muzikvideo "Mi bedaŭras, Paŭlo"

Restas 20 tagoj antaŭ la fermo de la konkurso, lastaj kontribuoj atendataj!

Konkurso Ĝanfranko 2022

gianfranco1

Itala Esperanto-Federacio, por omaĝi Gianfranco Molle, la plej faman italan kantiston, tutmonde konatan, animon de “Muzika Kulturo”, decidis organizi konkurson pri kanzonoj originale verkitaj en Esperanto.

Regularo: La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn.

La rezultoj estos anoncitaj enkadre de la itala kongreso de Esperanto, dum specifa programero.

Ĉiu persono rajtas konkursi per maksimume tri verkoj, kiuj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp).

Maksimuma daŭro de kanzono estas 5 minutoj.

La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso dum la sekvaj tri jaroj.

La konkursaĵojn oni sendu al la sekretario, Norberto Saletti, per retmesaĝo, al la adreso Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. indikante la elektitan pseŭdonimon kaj la efektivan nomon kaj adreson; ili estu kantitaj kaj luditaj en aŭda formato mp3 aŭ ogg, kaj skribitaj (nur vortoj, eventuale kun akordoj) en teksta formato doc aŭ odt.

Premioj: la gajninto de la unua premio, premio Ĝanfranko, ricevos monpremion de 250,00 eŭroj, por la aliaj la premio konsistos el esperantlingvaj KD-oj kaj abonoj al ABONKLUBO de Vinilkosmo.

Limdato por la sendado estas la 30-a de majo de la koncerna jaro.

Juĝkomisiono: prezidanto: Michela Lipari, sekretario Norberto Saletti, juĝantoj: Giulio Cappa, Valerio Dalla, Marcella Fasani.

La sekretario informos ĝis la 1-a de aŭgusto la gajnintojn pri la premio.

La partoprenantoj cedas senpage al IEF por la unua jaro la rajton je unua publikigo.

Por pliaj informoj : Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.

FEI
"Concorso"
via Villoresi 38,
IT-20143 Milano,
Italia / Italio

Gianfranco Molle

 

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP